United States
I’ll do it, but only if you’ll help


Pledge “filmilo”

"Mi promesas donaci 10 Eŭrojn por ke TEJO aĉetu filmilon por filmi IJK-n, sed nur se 25 aliaj personoj promesas fari same."

— Emilio Cid

Deadline to sign up by: 20th May 2007
26 people signed up (1 over target)

More details
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo helpos al 5 junuloj partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La gajnontoj pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK.

Do filmi la IJK-n estus interesa kaj utila tasko. Per 250 Eŭroj TEJO povos aĉeti mini-DV filmilon, vidbendojn, statilon kaj kroman mikrofonon por ke unu el la gajnontoj iĝos la filmisto de la Kongreso.
Prezoj en Francio:
http://www.ciao.fr/JVC_GR_D320E__952497
kaj en Germanio:
http://www.amazon.de/gp/product/B000EN3W...

La videojn (kaj fotojn) ĉiuj povos spekti per http://farbskatol.net/ , www.youtube.com aŭ per DVD.

Things to do with this pledge

RSS feed of comments on this pledge

Comments on this pledge

  • Kiu kiukonte kolektas la monon? Laŭ mi preferindas UEA-konto... Kies?
    LaPingvino, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • Vidante la promeson, mi tuj demandas scivoleme, ĉu entute TEJO mem scias pri tiu ĉi iniciato kaj konsentas kun ĝi?

    Mi ja scias, ke ekzemple en la IJK en Zakopane ĉeestis filmistoj (profesiaj, kvankam neesperantistaj), kiuj interŝanĝe por senpaga partopreno pretis filmi altkvalite la aranĝon (la videaĵoj poste utiliĝis interalie en la filmo "Esperanto estas..." aperinta sur la DVD Esperanto Elektronike). Eble tia labormaniero pli bonas ol aĉetadi speciale por TEJO apartan filmilon, kiun oni efektive povos uzi nur dum IJK?

    Mi demandas ĉefe pro miaj antaŭaj spertoj, laŭ kiuj iu ofte ekas iniciaton kaj nur poste montriĝos, ke la engaĝigito pri ĝi eĉ ankoraŭ ne aŭdis kaj ke tiu eble tuj trovas alian pli efikan vojon aŭ trovos la penon de la iniciatinta bonvolulo nenecesa aŭ neutiligebla. Se tiu ĉi promeso malsamas de tio (mi volus esperi), mi ĝoje aŭdos pli pri tio. Dankon.
    Marek Blahuš, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • Antaŭ ol lanĉi la promeson, mi kontaktis la prezidanton de TEJO, David-Emil Wickström, kiu aprobis la ideon.

    Pri la konto, TEJO mem informos kien oni povos deponi la donacon, post la findato de ĉi tiu promeso. Neniu alia krom TEJO ricevos nek kolektos la monon.

    Tre bone se estus ankaŭ profesia filmisto en la Kongreso. Sed ankaŭ bonus se unu el 5 gajnontoj de la konkurso http://www.tejo.org/eo/partoprenu_2007 iĝos amatora filmisto de la IJK KAJ aliaj E-eventoj. Ne nur dum IJK.

    Tiu ebligos alian manieron filmi, kiel intervjuoj, video-blogoj, la vojaĝo kaj la peripetio de la vojaĝanto, aŭ eĉ nediskreta filmado kiel "Granda Frato" (Big Brother) ;-)

    Ankaŭ eblas serioza dokumentario, depende de la filmisto. Ĉiaokaze la kongreso estas plurflanke, do pli ol unu filmisto estus bone. Eble tiel aperos en la reto pliaj scenoj de la kongreso ol tiuj malmultaj minutoj, kiuj nun disponeblas.
    Emilio Cid, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • Vidu tiun belegan filmeton pri la BKE 2006
    http://www.youtube.com/watch?v=cYGJJGUDb8Y
  • Mi ne dirus ke tia maniero monpeti estas la ĝusta por tia organizo kiel TEJO - por mi iom stranga. Se TEJO ne havas kameraon, ĝi aŭ ne bezonas ĝin, aŭ eĉ neniam pensis pri ia neceso ĝia - ne pro manko de mono. Oni certe trovus monon en buĝeto, se oni volus (semkiel por ekz. nova komputilo por volontulo). Krome - la aĉeto de kamerao tute ne certigas sekve uzeblan materialon - la rezulto de tiaspeca (amatorega) filmado povas esti ege aĉa (mi jam vidis da tiaj abunde) - do mi ne tute konsentas kun tiu ĉi ideo, kiu en sia profundo estas bona, sed ne ĝis-oste pripensita.
  • La celo ne estas produkti profesian dokumentarion. Vi, Petro, kiu kapablas produkti profesiajn filmojn ja scias ke tio kostus multe pli ol 250 Eŭroj. Se tio estus la celo, tutcerte TEJO serĉus alian rimedon.

    Ni rememoru ke ĉi tiu promeso NE estas iniciato de TEJO.

    Multaj homoj scivolas pri la vojaĝoj kaj la travivaĵoj de tiuj junuloj, kiuj gajnas la vojaĝojn al IJK-j. Por tiuj homoj eble 10 Eŭroj ne estas tiom alta elspezo. Tia filmilo estas la plej malkosta kaj malgraŭ tio ĝi estas bonkvalita.

    Miaopinie disponeblas malmultaj videoj pri junaj e-aranĝoj. Mi ŝatus havi pli da videojn por montri al miaj junaj gelernantoj.

    Ni ne havas garantion ke la filmoj estos bonaj. Sed ni ne povas antaŭdiri ke ili estos aĉaj, ĉefe pro tio ke la gajnontuloj estas ĝenerale la plej inteligentaj kaj aktivaj junuloj.

    Mi jam antaŭĝojas pro la spektontaj videoj.
    Emilio Cid, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • Nia promeso ĉe la paĝo de TEJO
    http://www.tejo.org/eo/node/422

    Sed mi ne estas bonkora, mi estas precipe scivolema ;-)
    Emilio Cid, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • La granda demando (miaopinie) estas, Kial IJK-organizantoj ne havas jam delonge kameraon por filmi IJK-ojn.

    Tio ŝajnas al mi, bazan taskon... Ĉu neniu pensis pri tio antaŭe? Mi ne povas kredi tion.

    Kompreneble por ne tiel grandaj kongresoj, filmado nur povas okazi danke al kamerao de unu el la partoprenantoj, sed ĉi tie temas pri IJK...

    Aliflanke, Ĉu por UK ankaŭ ne disponeblas kameraon??
  • Bonega demando. Eble per la rezulto de ĉi tiu promeso, do la rezulta filmo, la organizoj, ne nur internaciaj ekpensos pri respondoj al ĝi.

    Antaŭ ne longe bonaj filmiloj estis tre kostaj. Cetere ne estis kie montri la filmojn. Hodiaŭ bonaj filmiloj estas malkostaj kaj estas retejoj kie oni povas montri ilin.

    Miaopinie filmi Kongresojn estas grava afero. Jam estas kelkaj malmultaj filmoj pri tio, sed ne sufiĉaj.

    Donaci filmilon al junulo estas eksperimento kiu povas funkcii.

    Video estas bonega reklamilo por nia movado. Ju pli da filmoj en Esperanto, despli bone.
    Emilio Cid, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • Pardonu, sed mi petas humile ĉu mi ĉi tie rajtas reklami alian promeson... Nome ĉi tiun: http://www.pledgebank.com/esperantomsn

    Kompreneble ĉi tiu promeso fakte ne estas tiom grava, sed nepre ne sensenca aŭ sencela, do mi petas vin ĉiujn aliĝi al ĝi!
    LaPingvino, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • Bonege ! La promeso sukcesis !

    Baldaŭ TEJO informos al ni ĉiuj, kie kaj kiel ni povos donaci la monon.

    Koran dankon al ĉiuj !
    Emilio Cid, 5 years ago. Abusive? Report it!
  • Saluton, kaj dankon pro tio, ke vi subskribis nian sukcesan
    promeson.

    Via donaco de 10 Euroj iru al la Tejo-kontero "tejijk" kun indiko "por filmilo".

    Vidu kiel pagi che http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj....

    emilio.cid @ uol.com.br

    Dankon, dankon, dankon !!

    Emilio Cid
This pledge is closed for new comments.

Current signatories (Green text = they've done it)

Emilio Cid, the Pledge Creator, joined by:

  • LaPingvino
  • Juanjo
  • Felipe Queiroz
  • Rodrigo de Carvalho Mendonca
  • Yves Nevelsteen
  • Tim Morley
  • Luís Ladeira
  • Axel Rousseau
  • Luis Ignacio Raudon Uribe
  • Normand Fleury
  • Humberto Fraga
  • Gert Bolten Maizonave
  • Marco Menichetti
  • Ranieri Clerici
  • Christian Eppler
  • Patrick Oudejans
  • Rui "Oksigeno" Palma
  • Detlef Karthaus
  • Kurt Fischer
  • Ueli H a e n n i
  • Angelos TSIRIMOKOS
  • Giorgio Denti
  • Luigia Oberrauch Madella
  • 3 people who did not want to give their names, 1 of whom has done the pledge

View signup rate graph


Navigation

Sign up for emails when people make pledges in your local area — Works in any country!
Email: Country:  Town: