"Mi promesas skribi al la Eŭropa Komisiono por komprenigi ke Esperanto ne estas "senkultura" sed nur se 49 aliaj esperantistoj promesas fari same."
— MoHo
Deadline to sign up by: 31st March 2006
1 person signed up, 48 more were needed
More details
Fine de novembro 2005 la Eŭropa Komisiono publikigis komunikon "Nova strategia kadro por multlingveco". Piednoto en ĉi-tiu komuniko implicas ke la Komisiono konsideras Esperanton senkultura (same kiel
ĉiujn "artefaritajn lingvojn").
Renato Corsetti, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, kaj Zlatko Tisljar, sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio, protestis pro tio ĉe la respondeca Komisionano Jan Figel'.
Se multaj esperantistoj (ene kaj ekstere de la Europa Unio) skribus al la Komisionano Figel' kaj eksplikus ke Esperanto havas ek de cent jaroj propran kulturan tradicion de samrajta, interpopola kompreno,
li eble pripensus tion.
Komuniku vian opinion al la Eŭropa Komisiono: skribu en
unu el la 21 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio (al kiuj Esperanto bedaŭrinde ankoraŭ ne apartenas) al:
S-ro Jan Figel'
Eŭropa Komisiono
1049 Brukselo
Belgio
La komuniko de la Europa Komisiono, dokumento KOM(2005) 596, estas elŝutebla en la eŭropuniaj lingvoj:
http://europa.eu.int/eur-lex/lex/LexUriS...
(anstataŭu la lingvokodon "sk" [slovaka] (dufoje!) per la kodo de la dezirata lingvo:
cs da de el en es et fi fr hu it lt lv mt nl pl pt sk sl sv).
La plendinda piednoto troviĝas en la paĝo 3 (piednoto numero 5): "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laudifine ne havas kulturajn referencojn."
Vidu ankaŭ la raporton de Libera Folio
(http://www.liberafolio.org/2005/persone/...) kaj la leteron de Dafydd ap Fergus en La Onda de Esperanto (januaro 2006,
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/135-lode....).
See more pledges, and all about how PledgeBank works.

MoHo, the Pledge Creator, joined by:
Comments on this pledge